•  

 

La Limigita Kompanio Conglin-Grupo, fondita en 1982 kaj situanta en la urbo Longkou de la nordorienta provinco Shandong de Ĉinio, estas grandega entrepreno, sinteza, integriga, kondukanta esploradon kaj faradon de altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj kuniginta en si la industriojn de aŭto, ŝipo, maŝino, metalurgio, cemento, elektrejo ktp, flegata de pli ol 5 000 laboristoj kaj oficistoj kaj disponanta la kapitalon de 13,1 miliardoj da juanoj.

Estiel ŝtata iniciativa entrepreno, Conglin-Grupo havas ŝtate konfirmitajn teknologian centron, labojn, instituton por doktora studado kaj studcentron pri porindustriaj aluminiaj materialoj, rajtante starigi ŝtatan normon pri aluminiaj materialoj por ekspresa trajno. En 2011, la grupo ĝuis honoron el "la Granda Premio de la Ĉina Industrio", dank' al industriigo, esplorado kaj farado de aluminiaj materialoj profilitaj, hiperrezistaj kaj supermaldikaj, por ŝelo de vagonoj en altrapida reltrafiko. Cetere, ĝin oni juĝis kiel ĉinan entreprenon avangardan en la sciencteknika laboro pri nefermetala industrio, donante multe da premioj kaj honoroj, ekzemple pri patento kaj steleco.

Dank' al sia supereco el sciencteknikaj fruktoj, el kiuj la memstaraj esploro kaj kreo de dekmiltuna pregilo alportis la unuan premion pri teknologia progreso kaj la oran premion pri inventaj patentoj, Conglin-Grupo establis plurajn kapitale kunlaborajn entreprenojn kun Finnlando, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. Surbaze de la supereco el teknikoj kaj ekipoj pri altkvalitaj aluminialojaj materialoj kaj profunda prilaborado de aluminia alojo, la grupo konstruis ŝtatnivelan ĝardenon de aluminialojaj materialoj kaj industrian horton de altaj kaj pintaj instalaĵoj por aluminia alojo, kun aluminialojaj materialoj por leĝeraj aŭtoj kaj iliaj akcesoraĵoj, reltrafikaj ekipaĵoj, specialspecaj ŝipoj kaj leĝerstrukturigaj inĝenieriaĵoj kiel la ĉefaĵoj.

Ĉefproduktoj eksportataj:

Conglin-cemento:Farita laŭ nova sekiga metodo. La jara produktokvanto atingas ses milionojn da tunoj, tiel ke la grupo fariĝis la plej granda entrepreno de Ĉinio koncerne al cementa kontenerizo en la eksportado.

Perlita gistubo kaj dukto:

La jara produktokvanto de la unua speco, DN80-DN2600, 100 mil tunojn, dum la diversspecaj, 15 mil tunojn. Ili vaste uziĝas en transportado de akvo, oleo, gaso kaj aliaj likvoj.

Profilitaj pecoj:

Unuavice elektitaj materialoj por fabrikado de aŭtoj kaj iliaj detaloj, altrapida trajno, leĝerrela metroo kaj alispecaj veturiloj; por elektra aŭ signala transsendado en surrela trafiko; grandtipaj elektraj kabloj; milita industrio, kosmonaŭtiko, aviado, generatora ekipo ktp. Koncernaj produktoj estas ne nur vaste uzataj en la kosmonaŭtiko, aviado, nacidefenda industrio, surrela trafiko, infrastruktura konstruado kaj aliaj fakoj, sed ankaŭ pogrande eksportataj al Anglio, Danlando, Francujo, Germanio, Japanio, Kanado, Singapuro, Usono kaj aliaj sume dekkelkaj landoj kaj regionoj, kun la jara valuto de pli ol 20 milionoj da usonaj dolaroj.

Aluminia alojo profunde prilaborita:

Avangardas ĉi-flanka kapablo. Conglin-Grupo posedas plurajn produktoliniojn de aŭtomataj lutado kaj veldado sur la monde plej alta nivelo, centron de prilaborado, grandtipa, kvinaksa kaj ciferece regata, kaj aliajn instalaĵojn, gajninte jam la internacie plej altklasan kvalifikitecon EN150852 CLI. Elstaras speciala kunigado de grandaj aluminialojaj organoj kaj mekanika prilaborado.

        

Leĝerigita aŭtomobilo, koncernaj pecoj kaj partoj:

Conglin-Grupo la unua en Ĉinio sukcesis en esplorado kaj farado de diversspecaj aŭtoj, kiaj stokpaliseca, kupeeca, cisterna kaj basplata, kun evidenta efiko de malpezigo (je 35%), energiŝparo, ellasredukto kaj transportmultigo. Ĉio estas unike pruvita kaj konstatita, oficiale de la Misterio pri Industrio kaj Informaditka Teknologio de Ĉinio.

Speciala ŝipo el aluminia alojo:

Conglin-Grupo pasigis ne nur la internacie plej altklasan kvalifikon EN150852 CLI, sed ankaŭ konfirmon de DNV. Speciala ŝipo de la grupo sin karakterizas per longa uzateco, bela aspekto, reutiliga ebleco kaj aliaj superecaj punktoj. Oni povas vaste uzi ĝin en havena administrado, enmara patrolado, surmara oleforigo, fajrega estingo, vivsavo, eldanĝerigo, elkatastrofiga laboro, surmara turismo kaj io alia. Brilos la perspektivo, vastiĝos la merkato kaj elvolviĝos plu la latenta evoluforto.

Aluminialoja superpasejo:

Tia viadukto estas malpeza, kostoredukta el vorko, korodrezista, libera de riparo, ĉarma, urbofigur-altiga, mediprotekta kaj utiligcirkuliga.



 

Malpeza strukturigaĵo:

Oni vaste uzas strukturajn partojn el la aluminia alojo, ekzemple, granda volbo de konstruo, supermara platformo de nafta ŝakto kaj helikoptera haltejo.

Industriaj profilitaj pecoj:Materialoj por vagono de rela trafiko, por kontenro, por elektrotransmisia kabblo, por maŝina ekipaĵo ktp.
Ŝipoj:Laborŝipo, publikafera ŝipo, inĝenieria ŝipo, speciala ŝipo, jakto, hokfiŝa boato, fajroestinga ŝipo, remorko ktp.
Infrastrukturaĵoj:Por superpasejo, grandtipa konstrumaterialo, marlabora ekipaĵo, ciklogiro ktp.
Aŭtoj:Tutaluminia duonpenda kamiono, kupeaŭto, cisternokamiono, speciala aŭto, stratpuriga veturilo ktp.
Aŭtaj detaloj:Sekurigilo en homporta aŭtomobilo, motorsubtenilo, valvo ARS, luka glitrelo, trabo de levpeco ktp.
Siliciata cemento:Speciala P.I 52.5R、P.II 42.5R; ordinara P.O 42.5R、P.O 42.5; kaj kompunda P.C 32.5R.
Perlitaj gistuboj kaj duktoj:Gistuboj kun la junta tipo DN80-DN1800T; tiuj kun la juntaj tipoj DN2000 kaj DN2200 K el perlono; tiuj kun la kalibro DN80-DN1600 kaj flanĝaj duktoj.
Bendoj:Transiga tapiŝo kun teksaĵa animo por ĝenerala uzado; transmisia bendo kun ŝtala kerno; brulrezistaj transsendiloj PVC kaj PVG; transigaj bendoj kun specialaj funkcioj kontraŭ varmo, acido, alkalo, oleo, gelo kaj aliaj korodoj; diversnormaj kaŭĉukringoj.
firstprevious1234nextlast
current 1 page/total 4 page
La Limigita Kompanio Conglin-Grupo
Kontakta persono: S-ro Zhang Changsheng
Telefono: 18961123391
Telefakso: 0519-88823391
Poŝtkodo: 213000
Retpaĝaro: www.conglin.com.cn
Retadreso: zhchsh@conglin.com.cn
error